ICPHS

Fontes IPA




IPA pour

International Speech Communication Association


Hommage_à_Henri Poincaré

Revue scientifique électronique

 


BOINC FranceCalculs partagés avec BOINC

   


Kongreso en Lille, 25an de julio — 1an de aŭgusto 2015

Fonetika eksperimento

Prezento de la eksperimento

Esperanta Kongreso de Lille 2015

Prezento de la eksperimento

Nia hipotezo estas ke eblas mapi la praktikon de Esperanto laŭ la deveno de la parolantoj. Ni kredas ke ni povas distingi la individuojn kaj grupojn kiuj devias de la normo.

Por fari tion, ni registros tekstaron por studi la aktualajn fonetikajn variadojn de la partoprenantoj.

Malsukceso (neniu variado) signifus ke praktikantoj bone sekvas la regulojn de la lingvo, sendepende de sia deveno.

Por tiu ĉi studo, ni aplikos la plibonigitan analizan metodon PMPC (ankoraŭ ne eldonitan). Normaj metodoj de fonetiko klarigos niajn observojn.

La korpuso estos disponebla por esploristoj konsente kun Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu konservos ĝin.

La diverseco de la gepatraj lingvoj de la ĉeestantoj kaj la normigo de la lingvo Esperanto estas escepta kunteksto por esploristo en fonetiko.

Tiu studo povos plu daŭri okaze de ĉiu kongreso, konstituante laŭlongan studadon neeblan en aliaj lingvaj kuntekstoj. La normigado de esperanto je tutmonda nivelo estos la konstanto en tiu studo kiu estos pravigita kvankam partoprenantoj ŝanĝos ĉiun jaron.