Reveno

Ĉe la uzo de aspirantoj al fonetika studo pri la praktiko de esperanto

dum la esperanta kongreso en Lille, en julio 2015

Nia celo estas analizi la pratikon de esperanto far parolantoj el la plej diversaj gepatraj lingvoj.

Tiu studo estos utila por instruistoj, praktikantoj, normaligantoj de la lingvo, kaj al la disvastigo de esperanto ĉe fonetikaj esploristoj kaj studentoj, ktp...

Fakte, ĝi prezentas karakterizaĵojn kiujn Esperanto nature ofertas sed kiujn oni tre malfacile kunigas en kutimaj kondiĉoj.

Tiu eksperimento estas objektiva ; ĝi baziĝas sur akustikaj mezuroj sendependaj de la eksperimentulo kaj konstateblaj per ĉiuj fonetikaj fakuloj.

La registraĵoj daŭre alpartenos al UEA kiu konservos ilin kaj estos je dispono de serĉistoj de la tuta mondo.

La venontaj kongresoj povos daùrigi la eksperimenton ; tio ebligos konstati la evoluojn de la praktiko en la mondo, kaj korekti la eventualajn deviojn.

Tiu eksterordinara ebleco plifortigos la gravecon de esperanto ĉe la fonetikistoj, la studentoj kaj fine ĉe ĉiuj, inkluzive de la respondeculoj de la lingvaj politikoj en ĉiuj landoj.

La korpuso

Vi trovos sur la dediĉita paĝo, la tekston kiun vi devos prononci antaù la mikrofono. Vi povos havi ekzempleron man-skribitan. Malstreĉigu vin kaj ne hezitu rekomenci poste se vi havis malfacilaĵojn la unuan fojon. Tio okazas tre ofte eĉ por la kutimuloj ĉar la situacio estas iom artefarita. Elparolu trankvile. Eraro ne devas timigi vin ; restu malstreĉita kaj simple rediru la frazon pri kiu vi stumblis. Evitu komentojn dum la registrado kiu devas efektiviĝi senhalte, unubloke.

La vortoj de via prezentado povos esti analizitaj de la esplorantoj kiuj trovos en ili grandan intereson. Viaj frazoj, en ĉiuj lingvoj kiujn vi konas, montros ke esperanto ne malebligas la lernadon de aliaj lingvoj, eĉ inverse, kaj ke vi havas vere bonan pratikon. Diru la frazon nur en lingvoj kiujn vi mastras sufiĉe.

Vi devas aktualigi la prezentan tekston kun viaj nomoj, aĝo, ktp... se vi parolas plurajn lingvojn, diru la ekvivalenton de … kiam mi renkontas esperantiston mi diras « saluton » … en ĉiuj el ili.

Via prezentado ebligos nomi la registraĵojn per aperigo de diversaj kodaj informaĵoj (gepatra lingvo, parolataj lingvoj, malnoveco en esperanto, ktp...). La tago kaj horo estante unikaj ebligos distingi la samajn. Via nomo ne estos petita, ĝi do estos nenie videbla kaj ne retrovebla.

Konfidenceco : en la nunaj kondiĉoj kaj plejofte, la rekono de personoj per analizo de la parolo estas malebla, tion vi povas kontroli per interreta serĉado.

La teksto de la studo estis skribita de Claude Labetaa kiu registros vin dum la kongreso.

Mia programo :

Mi normaligos ĉiujn registraĵojn malprenante bruojn kaj senutilajn momentojn (longtempaj silentoj, malbone diritaj frazoj, bruoj).

Mia unua studo konsistigos per grupigo de ĉiuj sonoraj produktaĵoj kiuj similas por vidi la efekton de la gepatra lingvo, ekzemple, se grupoj malproksimiĝas de la normo, ktp... ekzemploj troviĝas sur tiu retejo kaj en venonta artikolo.

Aliaj studoj pli klasikaj sekvos.

Ĉiuj rezultoj estos senditaj al UEA. Ili ankaù estos publikitaj sur tiu retejo kiu informos vin pri la progreso de la studo.

Vi povos sekvi la publikadon de la rezultoj sur la retejo : http://lapho-fr.org.

Guilleminot Christian

Labetaa Claude

Reveno