Sonregistrado de samideanoj


Kara samideano,

Ni dankegas vin pro via konsento partopreni ĉi tiun eksperimenton pri la diversaj prononcmanieroj de la Internacia Lingvo.

Ĉu vi bonvolas legi la ĉi-subajn frazojn, adaptante ilin al via persona situacio?

Bonvolu ne legi la kursivajn vortojn nek tiujn inter rektaj krampoj.

Bonvolu kompletigi la spacojn kaj elekti inter vortoj disigitaj per oblikvaj strekoj.

Se vi erarus, ne zorgu ! Post paŭzeto reiru al la teksto komence de la erara frazo.

Presi

Klarigoj

Sinprezento

Saluton!

Mi partoprenas la universalan kongreson de Lilo en julio 2015.

Ni estas la __a de __ je la __a horo kaj __ minutoj [dato kaj horo].

Mi estas __-jara viro/virino, mia persona nomo estas __________.

Mi loĝas en la urbo/urbeto/vilaĝo ________, en _______ [regiono, lando].

Mi praktikas Esperanton de antaŭ __ jaroj.

----- [paŭzeto] -----

Sufiĉe bone parolataj lingvoj

Mi povas diri la ĉi-suban frazon en:

[nomu esperantlingve vian gepatran lingvon kaj diru la frazon en ĉi tiu lingvo]

[faru same en la aliaj konataj de vi lingvoj]

[ ………………………… ]

[bonvolu fini dirante la frazon en Esperanto]

Kiam mi renkontas esperantiston, mi diras « Saluton! »

----- [paŭzeto] -----

Provteksto

[Bonvolu legi ĝin trifoje, paŭzetante post ĉiu legado]

Hodiaŭ ĵus komenciĝis nova universala kongreso de Esperanto.

Ĉi-okaze, ni bone konsciu la fortunon renkonti novajn geamikojn kaj ĝui kortuŝan, neforgeseblan etoson.

Ĝis revido!

Samideane vin salutas kaj dankegas pro via amika partopreno,

Organizantoj de la eksperimento

Christian Guilleminot, cguillem[at]lapho-fr.org

Claude Labetaa, labetaa.claude[at]wanadoo.fr